Ĉina fabrikado sur monbiletoj de arabaj landoj
Pluveta Publikigita: 2022-12-08 19:17:45

La Granda Moskeo de Alĝero en Alĝerio, konstruita de ĉina firmao, situas sur la centra akso de Alĝero, kaj estas presita sur alĝeriaj 1000-dinaraj monbiletoj. La minareto altiĝas pli ol 250 metrojn.

Lusail Stadiono estas la ĉefa stadiono por la Monda Pokalo 2022 en Kataro, kiu estis konstruita de ĉina firmao. En decembro 2020, la Lusail Stadiono estis presita sur la 10-rijalaj monbiletoj de la Centra Banko de Kataro.

La nova ĉefsidejo de la Centra Banko de Kuvajto estis konstruita de ĉina kompanio kaj presita sur kuvajtaj 5-dinaraj monbiletoj. En novembro 2015, la projekto gajnis la jaran projektopremion en Golfo en Dubajo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

La projektoj de Merowe Dam, Roseires Dam Heightening kaj Upper Atbara Dams Complex estas konstruitaj de Ĉinio. La tri digaj projektoj estis presitaj sur sudanaj 100-pundaj monbiletoj en 2019.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree