Ĉinio kaj mondo disvolviĝas en integriĝo kaj kun reciproka profito
Lucia Publikigita: 2022-12-08 22:10:25

Antaŭ nelonge la germana ĉefministro Scholz publikigis artikolon en la revuo Foreign Affairs, dirante, ke la leviĝo de Ĉinio ne devus esti kaŭzo izoli Ĉinion, nek preteksto limigi kunlaboron kun Ĉinio; krome li diris, ke nuntempe la mondo ne eniris en la staton de malvarma milito, kaj li ne konsentis kun la vidpunkto, ke estos antagonismo inter Ĉinio kaj Usono.

Scholz subtenas komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj Germanio, kaj kontraŭas ajnan formon de "malkuplo" inter Ĉinio kaj Germanio kaj inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj. En la lastaj jaroj, Usono klopodis premi siajn eŭropajn aliancanojn, iĝi malamikaj al Ĉinio, kaj eĉ "malkupliĝi" de Ĉinio, kio verŝajne denove disigos la mondon. Ĉinio kaj Germanio estis viktimoj de la Malvarma Milito. Tial ambaŭ landoj klopodas por malhelpi la disdividon de la mondo laŭ principo de ĉio konforma al iliaj fundamentaj interesoj.

Ĉu vi rimarkis la koncernan esprimon de Scholz? Ĉinio sin tenas ĉe la celoj de diplomataj politikoj protekti la mondan pacon, akceli la komunan disvolvadon kaj dediĉi sin al amika kunlaboro kun diversaj landoj. La faktoj pruvis, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas dinamiko kaj ebleco de la tutmonda disvolviĝo.

Laŭ raporto de brita amaskomunikilo Independent, inflacio de Britio jam atingis la novan alton en la pasintaj 41 jaroj kun la kosto de manĝaĵoj kaj senalkoholaj trinkaĵoj altiĝantaj je 16,4 procentoj en la jaro ĝis oktobro, en kio estis la plej granda pliiĝo ekde 1977. Homoj manĝas dorlotbestmanĝaĵon kaj provas varmigi manĝaĵojn per kandeloj kaŭze de la vivkostokrizo.

Tio ja estas pagita prezo!

Ni esperas, ke eŭropaj landoj povos sekvi relative sendependan eksteran politikon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree