Xi Jinping respondis leteron de reprezentantoj de saudarabaj lernantoj
Mirinda Publikigita: 2022-12-08 14:05:25

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de saudarabaj lernantoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon, stimulante saudarabajn gejunulojn bone lerni la ĉinan lingvon kaj fari novajn kontribuojn al akcelo de amikeco inter Ĉinio kaj Saud-Arabio kaj inter Ĉinio kaj arabaj landoj. 

Xi diris, “Lingvo estas la plej bona ŝlosilo por koni aliajn landojn. Mi kore ĝojas, ke vi lernis la ĉinan lingvon kaj partoprenis en la konkurso de Ĉinlingva Ponto por koni koloran kaj ampleksan Ĉinion. Nun la du popoloj klopodas por realigi siajn grandajn revojn. Lernado de lingvoj de la alia flanko kaj kompreno de alies historio kaj kulturo helpos la du popolojn koni unu la alian kaj kontribuos forton al konstruado de komunumo de komuna estonteco por la homaro.” 

Lastatempe pli ol 100 saud-arabaj gejunuloj, kiuj lernas kaj fervoras la ĉinan lingvon, skribis leteron al prezidanto Xi, dividante siajn fruktojn kaj pensojn pri lernado kaj esprimante esperon plue koni Ĉinion kaj servi kiel junaj senditoj por akceli amikecon inter la du landoj.

Ĝis nun la ĉina lingvo estis oficiale metita en la nacian edukan sistemon de Saud-Arabio, 9 universitatoj havas fakojn pri ĉinlingva instruado, kiuj trejnis pli ol 300 instruistojn kaj organizis pli ol 1 100 studentojn partopreni en la virtuala vintra kampadejo de Ĉinlingva Ponto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree