Xi Jinping publikigis subskribitan artikolon en saud-arabia amaskomunikilo
Mirinda Publikigita: 2022-12-08 14:15:25

Ĵaŭde okaze de ĉeesto al la unua Ĉina-Araba Pintkunveno kaj la pintkunveno de Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Konsilio kaj ŝtata vizito al Saud-Arabio, ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis en Riada Ĵurnalo subskribitan artikolon sub la titolo “Heredi miljaran amikecon kaj kune krei belan estontecon”. 

Li diris, ke la nuna mondo spertas centjare nevidatan variantan situacion, Ĉinio kaj arabaj landoj frontas al nacia rejunigo kaj rapidigo de nacia disvolvo. En la nova situacio, Ĉinio kune kun arabaj landoj heredos amikan spiriton, man-en-mane konstruos komunumon de komuna estonteco de Ĉinio kaj araba mondo.  

Fronte al la estonteco Ĉinio konstruos kaj fortigos strategian partnerecon inter Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Konsilio, solidigos tradician amikecon, profundigos reciprokan konfidon, plue firme subtenos la landojn de la Golfa Kunlabora Konsilio en protektado de suvereneco, sendependeco, sekureco kaj stabileco, plue subtenos la konsilion rapidigi integriĝan konstruadon kaj realigi plurflankan disvolvon. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree