Xi Jinping intervidiĝis kun iraka ĉefministro Sudani
Xinhua Publikigita: 2022-12-09 17:57:41

Antaŭtagmeze de la 9a de decembro, en Riado, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la iraka ĉefministro Mohammed Shia' Al Sudani. 

Xi diris, ke Ĉinio daŭre subtenos la ekonomian rekonstruadon de Irako, helpos al ĝi restarigi la industrion, plibonigi la vivtenon de la popolo, kaj realigi daŭripovan evoluigon. Ĉinio kontentas pri tio, ke Irako aktive subtenas la Iniciaton deTutmonda Disvolvado, kaj bonvenigas Irakon aliĝi al la iniciato. Ĉinio aprezas, ke Irako subtenas kaj akcelas la kolektivan kunlaboron inter Ĉinio kaj la arabaj landoj, kaj volas kune kun Irako plenumi la diversajn atingojn akiritajn en la unua pintkonferenco inter Ĉinio kaj la arabaj landoj kaj levi al pli alta nivelo la strategian partnerecon inter Ĉinio kaj la arabaj landoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree