Antaŭtagmeze de la 9a de decembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la tunizia prezidento Kaïs Saïed.
Xi diris, ke en la lastaj jaroj la praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Tunizio kontraŭflue iris antaŭen. Spite al la epidemio Ĉinio plenumis plurajn projektojn pri sano, sporto, trejnado por homaj rimedoj en Tunizio, kaj liveris helpojn por la ekonomia kaj socia evoluado de Tunizio. Ĉinio volas, kune kun Tunizio, fari kunlaboron en diversaj kampoj, precipe en prisano, infrastrukturo, alta kaj nova teknologio, instigi ĉinajn fortajn entreprenojn al investado en Tunizio kaj tuniziajn komercistojn al vendado de specifaj varoj en Ĉinio.