Ĵaŭde posttagmeze laŭ la loka tempo en Riado, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun prezidanto de Sudana Suvereneca Konsilio Abdel Fattah Al-Burhan.
Xi diris, ke Ĉinio subtenas diversajn partiojn de Sudano plue stabile antaŭenigi politikan transiron per dialogo kaj interkonsiliĝo, oponas kontraŭ interveno de eksteraj fortoj en internajn aferojn de Sudano kaj plue parolos en la internacia scenejo en la nomo de justeco por sudana amiko.