Ĉinio kaj arabaj landoj antaŭenpuŝos kunlaboron en ekonomio, sekureco kaj energio
Pluveta Publikigita: 2022-12-10 10:24:34

En la unua Pintkunveno de Ĉinio kaj Arabaj Landoj, prezidanto Xi Jinping promesis antaŭenigi kunlaboron pri ekonomio, sekureco kaj energio, vendrede en Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio.

Salutante la pintkunvenon kiel mejloŝtonon en la historio de la ĉina-arabaj rilatoj, Xi diris en sia ĉefparolado, ke la amikeco nutras la spiriton de "solidareco kaj reciproka helpo, egaleco kaj reciproka profito, kaj inkluziveco kaj reciproka lernado".

Xi alvokis la arabajn landojn daŭrigi la spiriton gloratan en la pintkunveno kaj plifortigi la solidarecon kaj kunlaboron kun Ĉinio, kaj ankaŭ kreskigi pli proksiman ĉina-araban komunumon kun komuna estonteco en la nova periodo de turbuleco kaj ŝanĝiĝemeco en la hodiaŭa mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree