Ĉinio kaj Saud-Arabio estas strategiaj partneroj kaj sinceraj amikoj
Pluveta Publikigita: 2022-12-10 20:15:43

La 8an de decembro laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdul Aziz Al Saud, kaj saud-arabia kronprinco kaj ĉefministro Muhammad bin Salman bin Abdel Aziz Al Saud en riada palaco. La du flankoj atingis komunan konon por antaŭenpuŝi ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Saud-Arabio. Ĝenerala redaktoro de saud-arabia ĵurnalo Al Riyadh komentis, ke la vizito de Xi nepre antaŭenigos diverskampan kunlaboron en ĉiuj kampoj inter la du landoj al nova etapo kaj kreos pli brilan estontecon.

"La interesoj de Ĉinio ankaŭ estas ankaŭ interesoj de Saud-Arabio." La deklaro de saud-arabia reĝo Salman altiris la atenton de multaj amaskomunikiloj. Dum la vizito, kaj Ĉinio kaj Saud-Arabio esprimis firman politikan subtenon unu al la alia. Prezidanto Xi emfazis, ke Ĉinio firme subtenas Saud-Arabion por daŭrigi la disvolvan vojon, kiu konvenformas al la nacipropraj kondiĉoj. Kronprinco kaj ĉefministro Mohammed bin Salman esprimis sian subtenon al Ĉinio kun tri "firmaj subtenoj" kaj unu "firma opozicio". Sub la fono de la profunda kaj kompleksa evoluo de la nuna internacia kaj regiona situacio, Ĉinio kaj Saud-Arabio subtenas unu la alian pri aferoj de kernaj interesoj, kaj protektas disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Saud-Arabio en la nova epoko.

Ĉar Ĉinio kaj Saud-Arabio daŭre profundigas sian amikecon, ili ankoraŭ devas serĉi dinamikon de ekonomia kaj komerca kunlaboro. En la novkronvirusa epidemio, la duflanka komerca totalo inter Ĉinio kaj Saud-Arabio ankoraŭ pliiĝis je 30% en 2021, kio plene pruvis la fortikecon de duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro. Intervidiĝante kun saud-arabia kronprinco kaj ĉefministro Muhammad bin Salman, Xi akcentis, ke Ĉinio subtenas Saud-Arabion en protekto de suvereneco, sekureco kaj stabileco, subtenas Saud-Arabion plue iri sur ĝia disvolva vojo konforma al la propraj kondiĉoj, subtenas ĝian serion da gravaj iniciatoj inkluzive de la Deziro de 2030 kaj la Verda Mezoriento, aktive partoprenas en industriiga procezo de Saud-Arabio kaj helpas la saud-arabian ekonomion por plurflanka disvolvo. La du flankoj devas bone efektivigi kunan konstruadon de Zono kaj Vojo kaj la Deziro de 2030 de Saud-Arabio kaj akceli pliajn fruktojn inter la du landoj en diversaj kampoj. Tio klare montras direkton de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Saud-Arabio.

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping respondis al letero de saudarabaj lernantoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon, stimulante saudarabajn gejunulojn bone lerni la ĉinan lingvon kaj fari novajn kontribuojn al akcelo de amikeco inter Ĉinio kaj Saud-Arabio kaj inter Ĉinio kaj arabaj landoj. 

La profundiĝanta ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Saud-Arabio alportos pli bonan esperon al la du popoloj kaj faros pli grandajn kontribuojn al konservado de paco kaj stabileco en Mezoriento kaj al antaŭenigo de mondaj disvolviĝo kaj prospero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree