Li Keqiang ĉeestis 7an rondtablan dialogn “1+6”
CMG Publikigita: 2022-12-10 20:01:29

La 9an de decembro, en la urbo Huangshan de la provinco Anhui, ĉina ĉefministro Li Keqiang kune kun David Malpass, prezidanto de la Monda Banko, Kristalina Georgieva, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Funduso, Ngozi Okonjo-Iweala, ĝenerala sekretarioo de la Monda Organizo pri Komerco, Gilbert F. Houngbo, ĝenerala direktoro de la Internacia Organizo de Laboro, Cormann, ĝenerala sekretario de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, kaj Mathias Cormann, prezidanto de la Financa Stabiliga Konsilio tenis la 7an rondtablan dialogon “1+6” kaj faris profundan interŝanĝon pri la ekonomia situacio kaj pri la pluigo de reformo kaj malfermo en Ĉinio.

Ĉefoj de tiuj internaciaj ekonomiaj organizoj esprimis, ke la disvolvo de Ĉinio estas grava por la mondo. Ili alte taksis Ĉinion, ĉar ĝi faris grandan klopodon por stabiligi la dungadon kaj prezaron. Kaj ankaŭ la rimedoj alprenitaj de Ĉinio kontraŭ la epidemio, la pluigo de reformo kaj malfermo, kaj la subteno al plurismo, faritaj de Ĉinio, estis laŭdataj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree