Zheng Xiaoying dividas ĉinan simfonian orkestron kun la mondo
Ĝoja Publikigita: 2022-12-10 19:42:00

Zheng Xiaoying direktas muzikaĵon.

93-jara, kaj vigla, plena de energio, monde fama ĉina direktanto Zheng Xiaoying ankoraŭ brilas sur la scenejo.

Zheng estas la unua virina direktanto de opero kaj simfonio en Ĉinio. Ŝi estas ankaŭ la unua ĉina direktanto farinta prezentadon en alilandaj operejoj. Ĝis nun ŝi direktis pli ol 1 600 koncertojn kaj operajn verkojn en pli ol 20 landoj kaj regionoj. En sia kariero de pli ol duona jarcento ŝi uzis muzikon por nutri koron kaj animon de homoj.

Zheng naskiĝis en Ŝanhajo en septembro de 1929. Kiam ŝi diplomiĝis el alta lernejo, la Ĉina Popola Liberiga Milito estis arda. Ŝi planis fariĝi kuracisto, tamen ŝi ŝanĝis sian vojon kaj venis al liberigitaj regionoj de la lando. Ŝia juneco kaj pasio de muziko helpis ŝin fariĝi direktanto de iu arta grupo.

Multjara direktado en la arta grupo donis al ŝi multajn inspirojn. Poste Zheng lernis en la kompona departemento sub la Centra Konservatorio de Muziko. Kaj poste ŝi strebis al realigo de sia direktanta revo.

En la komenco de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, Zheng estis sendita al Moskva Ŝtata Ĉajkovskij-Konservatorio por studi operan kaj simfonian direktadon, fariĝanta la unua profesie trejnita virina direktanto por ĥoro en Ĉinio en sia tempo.

Kiel studento ŝi publike direktis la italan operon "Tosca" en larĝa operejo en la eksa Sovetio kaj gajnis grandan aplaŭdon – ne nur pro la mirinda ludado, sed ankaŭ pro la ĉina virino sur la scenejo. Rememorante tion, Zheng diris, ke fariĝi opera simfonia direktanto estas tre grava por ŝi kaj servas kiel unu el la turnoj en ŝia vivo.

Reveninte al Ĉinio, ŝi klopodis por kombini okcidentan kaj orientan muzikon. Tamen, ŝi renkontis malfacilojn kiam ŝi direktis prezentadon de la opero "La Traviata" en 1979.

La teatro estis brua kaj aŭskultantoj ne povis percepti ĉarmon de la opero. Laŭ Zheng, "La kvalito de la aŭskultantoj ne estis malalta, sed la muzika edukado mankis en tre longa tempo". Por popularigi klasikajn verkojn de simfonio kaj opero al aŭskultantoj, ŝi okazigis 20-minutan muzikan instrukunsidon, kio fariĝis rutino de Zheng antaŭ ol prezenti muzikaĵon.    

De la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, Zheng donas lecionojn en universitataj terenoj kaj publikaj lokoj. En 1998 ŝi fondis la Xiamen-an Filharmonian Orkestron. Kun la koncepto "altiri pli multajn aŭskultantojn al koncertejo por ĝui belecon de muziko", la muzika ensemblo gajnis mondan agnoskon. Ĝi ankaŭ fariĝis la populara turisma celo en la urbo Xiamen.

Krom direktanto, Zheng estas ankaŭ instruisto. Kiel unu el la plej famaj ĉinaj direktadaj profesoroj ŝi instruis nombron da renomaj muzikistoj.

Multaj el ili ankoraŭ aktivas sur scenejo kaj en Ĉinio kaj en aliaj landoj. Kiel filino de Hakka-popolamaso (unu popolamaso de Han-nacieco), ŝi sekvas la tradicion atenti edukon. La Hakka-kulturo ebligi ŝin krei ĉinan simfonion nomatan "La Eĥoj de Hakka-a Tera Konstruaĵo", kiu reklamas ĉinajn kulturajn atingojn en muziko. Ĝis nun, la simfonio estas prezentita 80 fojojn en pli ol 12 landoj kaj regionoj.

Zheng ne nur reklamas ĉinan simfonion al la mondo, sed ankaŭ prezentas tradician ĉinan muzikon. Laŭ ŝi, en kulturaj interŝanĝoj komuna lingvo devas esti trovita por prezenti bonajn verkojn de Ĉinio al la mondo. Ŝi menciis la simfonion "La Eĥoj de Hakka-a Tera Konstruaĵo" kiel ekzemplon, kiu ricevis varman reagon de fremdlandanoj, ĉar ili komprenas kaj konas tion, kion la muziko esprimas.

Malantaŭ ŝia eminenta prezentado estas ŝia longtempa diligenta laborado kaj persistado. Ŝi batalis kontraŭ kancero tri fojojn en la lastaj pli ol 20 jaroj. En 1997 ŝi estis diagnozita kun rektuma kancero. Tamen nenio povas malhelpi ŝin refoje stari sur la podio.

Nur unu jaron poste, ŝi venis al Estonio por direkti la Estonian Nacian Simfinian Orkestron. Kiam ŝi direktis koncerton baziĝintan sur la fama ĉina kanto “Ĉefsenjoro Senŝarĝigi Kirason”, la emocia melodio ne nur interpretis la scenon de antikva militkampo, sed ankaŭ vivece portretis ŝian batalon kontraŭ la kancero.                                                                    

Zheng diris, ke la penso pasigi ŝiajn lastajn kelkajn sekundojn sur la direktada podio estus "la plej romantika" de la tuta kariero. Nun en la pli-ol-90-jara aĝo, Zheng ankoraŭ aktivas sur la scenejo kaj dividas Ĉinion kun la mondo per sia muziko.

Zheng Xiaoying sur scenejo.

             

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree