Lijiang-Yulong-trajno turisma ekprovis funkciadon en sudokcidenta Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2022-12-10 20:06:26

Turisma trajno komencis provi funkciadon la 28-an de novembro de Malnova Urbo de Lijiang, la populara turisma celloko en la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan, al Yulong-Neĝa Monto.

La unua fazo de la projekto longas je 20,8 kilometroj kun dezajnita rapido de 70 kilometroj po horo. Ĝi ligas ĉefajn turismajn vidindaĵojn kaj popularajn turismajn pejzaĝojn laŭ la linio.

Malnova Urbo de Lijiang, la startpunkto de la itinero, estas alloga celo fora de ĥaoso de ĉinaj metropoloj. Ĝi havas praan naturan pejzaĝon kaj unikan belecon de ĉina arkitekturo.

La fina punkto de la itinero estas neĝkovrita monto situanta en la nordokcidenta parto de la urbo Lijiang kun la ĉefa pinto je altitudo de 5,596 metroj. Troviĝas 19 glaciejoj sur la monto, kiu estis enlistigita kiel ŝlosila nacia vidindaĵo en 1988.

La trajna projekto komenciĝis en septembro de 2020. Dum konstruado la projekta teamo venkis multajn malfacilojn, kiel malfavoran geologion, alt-altitudan konstruadon kaj protekton de malfortika ekologia medio de la neĝkovritaj montoj. Malgraŭ la malfaciloj, estas antaŭplane finplenumitaj konstruaj celoj kaj taskoj.

La unua fazo de la projekto "Lijing-Yulong-trajno turisma" longas 20,8 kilometrojn kun dezajnita rapido de 70 kilometroj po horo. /CMG

Aerfoto de Malnova Urbo de Lijiang, Yunan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, 18-an de novembro, 2020./CFP

Nokta vido de Malnova Urbo de Lijiang, Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, la 9-an de februaro, 2019./CFP

Yulong-Neĝa Monto, Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, la 5-an de julio, 2022./CFP


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree