Plej novaj arkeologiaj atingoj de ruinoj pri evento “Dronigi oraĵojn kaj arĝentaĵojn en riveron en Jiangkou-urbeto”
Ĝoja Publikigita: 2022-12-10 20:15:41

Lastatempe laŭ informo el la Sichuan-provinca Instituto de Kulturaj Relikvoj kaj Arkeologia Esploro, estas nove trovitaj pli ol dekmil kulturaj relikvoj en ruinoj pri evento "Dronigi oraĵojn kaj arĝentaĵojn en riveron en Jiangkou-urbeto" en Pengshan-distrikto, Meishan-urbo, Scihuan-provinco. Inter ili troviĝas raraj kulturaj reklivoj kun gravaj historiaj mesaĝoj kiel oraj sigeloj de vasala princo de la Ming-dinastio kaj amaso da impostaj arĝentoj de reĝimo de Zhang Xianzhong, kaj ili havas gravan signifon por studi socion kaj historion de la fino de la Ming-dinastio (1368 – 1644).

Fine de la Ming-dinastio, arde ribelis kamparanoj kaj aperis du gravaj armeoj de kamparanoj, gvidanto de unu armeo estis Zhang Xianzhong kaj li regis ĉefe la provincon Sichuan. Sed fine malsukcesis Zhang kaj li fuĝante dronigis nombron da oraĵoj kaj arĝentaĵoj en riveron Minjiang en la nuna urbeto Jiangkou.

Fosejo de ruinoj pri militkampo de la fino de la Ming-dinastio en Jiangkou-urbeto, Pengshan-distrikto, Meishan-urbo, Sichuan-provinco, Ĉinio. (Fotas senhoma aviadilo, Xinhua-novaĵa Agentejo, la 25-an de aprilo. 2022.)

Elterigita ora sigelo de vasala princo Rong. (Fotas Wang Xi, Xinhua-novaĵa agentejo, la 25-an de aprilo, 2022.)

Bronza armilo. (Fotas Wang Xi, Xinhua-novaĵa agentejo, la 25-an de aprilo, 2022.)

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree