Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede diris, ke Ĉinio kaj ŝtatoj de la Golfa Kunlabora Konsilio (GKK) estas naturaj partneroj por kunlaboro.
En sia parolado en la pintkunveno de Ĉinio kaj la GKK okazinta en Riado, Xi alvokis la du flankojn esti partneroj por antaŭenigi unuecon, disvolvon, sekurecon kaj civilizon.
Xi ankaŭ faris proponon de kvin kampoj de kunlaboro por la venontaj tri ĝis kvin jaroj. En la propono temas pri energio, financo kaj investo, novigado kaj novaj teknologioj, kaj ankaŭ pri aerospaco, lingvo kaj kulturo.