Ekonomia Kontribuo de Ĉinio al kresko de monda ekonomio
Pluveta Publikigita: 2022-12-10 17:42:33

38,6%! Jen la averaĝa kontribua kvanto de Ĉinio al monda ekonomia kresko de 2013 ĝis 2021, publikigita en la plej nova raporto de la Monda Banko. Ĉi tiu cifero superas la totalon de la kontribua kvanto de la landoj de G7 al la kresko de monda ekonomio.

Kiel grava motoro de monda ekonomia kresko, la ĉina ekonomio venkis defiojn de la novkronvirusa epidemio, geopolitika tumulto kaj provizoĉena interrompiĝo, montrante sian fortan rezistecon kaj vivecon. En 2021, la tuta importado kaj eksportado de varoj de Ĉinio superis 6 duilionojn da usonaj dolaroj. En la unuaj 11 monatoj de la kuranta jaro, la totala valoro de importo kaj eksporto de Ĉinio estis 38,34 duilionoj da juanoj, ĉirkaŭ 5,78 duilionoj da usonaj dolaroj, pli alte je 5,9% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Dividante sian grandan merkaton kun la mondo, Ĉinio daŭre liveros al la mondo ĉinajn produktaĵojn kun bona proporcio de kvalito kaj prezokosta efikeco.

Ĝis la fino de oktobro, la Ĉina-Eŭropa Fervojo, kiu kunligas ambaŭ flankojn de la eŭrazia kontinento, malfermis 82 transportajn liniojn, atingante 204 urbojn en 24 eŭropaj landoj, kun entute pli ol 62 000 trajnoj kaj 5,76 milionoj da varoj transportitaj. Tio multe konservis la sekurecon kaj stabilecon de la internacia provizoĉeno kaj helpis al la eŭropa kaj tutmonda ekonomioj stabile disvolviĝi. Ĉinio pruvas per siaj propraj agoj, ke la disvolviĝo de Ĉinio kreas ŝancojn por la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree