Estos pli viglaj “kaj antikvaj kaj junaj” rilatoj inter Ĉinio kaj GKK
Pluveta Publikigita: 2022-12-11 17:57:08

"Starante ĉe la vojkruciĝo de la historio, ni devas daŭrigi la tradicion de la amikeco inter Ĉinio kaj ŝtatoj de la Golfa Kunlabora Konsilio (GKK) kaj profiti la ŝancon starigi strategian partnerecon de Ĉinio kaj la GKK por riĉigi la strategian signifon de la la duflankaj rilatoj." En la 9-a de decembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la unuan pintkunvenon de Ĉinio kaj la GKK kaj faris ĉefparoladon. Ĉi tiu pintkunveno estas la unua fojo, ke la gvidantoj de Ĉinio kaj la ŝtatoj de la GKK kunvenis por diskuti pri la ĉefaj problemoj de la kunlaboro de Ĉinio kaj la GKK. La du flankoj decidis establi kaj plifortigi la strategian partnerecon de Ĉinio kaj la ŝtatoj de la GKK, kio estas la plej simbola atingo de ĉi tiu pintkonferenco kaj malfermis novan etapon de la kunlaboro de Ĉinio kaj la GKK.

La GKK estas la plej grava politika kaj ekonomia organizo en la Golfa Regiono, kaj ĝiaj membrolandoj inkludas Saud-Arabion, la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Kataron, Kuvajton, Omanon kaj Barejnon. La rilatoj inter Ĉinio kaj la ŝtatoj de GKK estas tre malnovaj. La antikva Silka Vojo starigis historion de amikaj interŝanĝoj inter la du flankoj de preskaŭ du mil jaroj. Samtempe, la rilatoj inter Ĉinio kaj la GKK estas tre junaj, kaj la ĉina flanko establis ligojn kun la GKK ekde ĝia fondiĝo en 1981. Dum la pasintaj 41 jaroj, kun reciproka politika konfido, ekonomia komplementeco kaj interhomaj komprenoj la rilatoj inter Ĉinio kaj la GKK estis ĉe la fronto de la kunlaboro de Ĉinio kaj aliaj mezorientaj landoj. Precipe en la pasintaj 10 jaroj, la kunlaboro inter Ĉinio kaj la GKK atingis fruktodonajn rezultojn. Ĉinio konservas sian statuson kiel la plej granda komerca partnero de la GKK dum multaj jaroj. Ĉinio kaj la ses landoj de la GKK subskribis kunlaborajn dokumentojn pri la komuna konstruado de la iniciato "Zono kaj Vojo". La rilatoj inter Ĉinio kaj la GKK estas plena de vigleco.

La nuna internacia situacio estas turbula, kaj la fragileco de la monda ekonomio estas pli elstara, precipe nutraĵa sekureco kaj energia -sekureco ĝenas la mondon. Kaj Ĉinio kaj la ŝtatoj de la GKK alfrontas la premon de tutmondaj defioj, ambaŭ havas la taskon realigi nacian disvolviĝon kaj rejuniĝon, kaj ambaŭ havas la deziron plifortigi kunlaboron kaj helpi unu la alian. En ĉi tiu fono, la okazigo de la unua pintkunveno de Ĉinio kaj la GKK estas komprenebla. La du flankoj decidis establi kaj plifortigi la strategian partnerecon de Ĉinio kaj la GKK por alporti novajn ŝancojn por sia propra disvolviĝo kaj eĉ tutmondaj paco kaj disvolvo.

Kia strategia partnero devus esti Ĉinio kaj la GKK? Prezidanto Xi Jinping prezentis kvar proponojn - esti partnero, kiu antaŭenigas unuecon; partnero, kiu serĉas komunan disvolviĝon; partnero, kiu kune konstruas sekurecon; partneropartnero, kiu kune antaŭenigas civilizacion. Tiuj kvar proponoj ne nur temas pri politika reciproka konfido, sed ankaŭ atente sekvas disvolvajn kaj sekurecajn problemojn, kaj montras la direkton por la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la GKK el la perspektivo de kontribuo al la progreso de la homa civilizacio.

Estas araba provero, kiu diras, "vi vojaĝas rapide sole, kaj vi vojaĝas malproksime kune." La ĉinoj diras, "estas facile vojaĝi, kiam vi havas multajn amikojn." La ŝtatoj de la GKK deklaris, ke ili volas kunlabori kun Ĉinio por efektivigi la rezultojn de la pintkonferenco, daŭre profundigi kunlaboron en ŝlosilaj kampoj kaj pli bone profitigi la duflankaj popolojn. Starante ĉe nova historia deirpunkto, estos pli viglaj “kaj antikvaj kaj junaj” rilatoj inter Ĉinio kaj la GKK.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree