La 11an de decembro, de la Departemento de Xinjiang pri Kulturo kaj Turismo raportisto informiĝis pri tio, ke por stimuli disvolviĝon de la glaci-neĝaj sportoj, plene animi la entuziasmon de turistoj pri glaci-neĝaj amuzoj kaj pli rapide revarmigi la glaci-neĝan industrion, de la lasta tagdeko de ĉi-jara decembro ĝis februaro de la venonta jaro, Xinjiang distribuos al amasaj turistoj pagkuponojn por glaci-neĝa turismo per la aplikaĵo “turismi en Xinjiang per du-dimensio”.
Laŭtakse, Xinjiang subvencios la distribuon de pagkuponoj je 400 milionoj da juanoj. Tiu ĉi kampanjo komenciĝos je la 12a horo en la 20a de decembro.