Ĉinio kaj Saud-Arabio realigos reciprokan profiton kaj kungajnon de pli alta kvalito kaj pli profunda nivelo
Pluveta Publikigita: 2022-12-11 10:42:28

En la regula gazetara konferenco de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en la 9a de decembro, responde al demando pri tio, ke estis plenumita la unua translandlima negoco pagita per Renminbi inter Saud-Arabio kaj la ĉina urbo Yiwu, konata kiel la monda supermerkato antaŭ okazigo de la unua Pintkunveno de Ĉinio kaj Arabaj Landoj, Mao Ning, proparolantino de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la translandlima pago per Renminbi ludas gravan rolon por akceli komercon inter Ĉinio kaj arabaj landoj, kio estas rezulto el faciligo de komerco kaj investo inter ambaŭ flankoj.

En la unuaj tri trimestroj ĉijare, la komerco de la du flankoj kalkuliĝis al 319,295 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je 35,28% kompare kun tiu de la sama periodo pasintjare kaj proksimiĝante al totalo de la pasinta jaro.

Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun Saud-Arabio en komerco, investo kaj financo kaj vastigi kunlaboran kampon en elektronika komerco kaj cifereca ekonomio. Estas kredeble, ke Ĉinio kaj Saud-Arabio realigos reciprokan profiton kaj kungajnon de pli alta kvalito kaj pli profunda nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree