Raporto: maraferaj tribunaloj de Ĉinio ĝuas pliiĝantan internacian rekonon
Henggang Publikigita: 2022-12-12 22:01:59

Ĉinaj maraferaj tribunaloj gajnis pliiĝantan internacian kredindecon kaj influon, laŭ raporto lunde publikigita de la Plej Supera Popola Kortumo de Ĉinio.

La raporto diris, ke en pliiĝanta nombro da kazoj, en kiuj nek la partioj nek la koncerna akcidento havas ian ajn ligon kun Ĉinio, la decido de la partioj prezenti procesojn en ĉina marafera tribunalo indikas ilian agnoskon kaj fidon je la kvalito de la maraferaj juĝoj de la lando.

De 2018 ĝis 2021, maraferaj tribunaloj sur tri niveloj de la tuta lando akceptis 10 397 kazojn koncernajn al eksterlandaj elementoj kaj 2 693 kazojn rilatajn al elementoj de Honkongo, Makao kaj Tajvano, laŭ la raporto.

Ĝi ankaŭ montris, ke la tribunaloj senpartie protektas la legitimajn rajtojn kaj interesojn de la koncernaj partioj sendepende de la nacieco, tiel ili ludis gravan rolon kiel kuratoroj en optimumigo de la komerca medio kaj kontribuis al la altnivela malfermo de la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree