Ĉi-semajne en Kataro okazos la duonfinalo kaj finalo de la Futbala Mondpokalo 2022, kiuj vekis grandan intereson de tutmondaj fanoj. Iuj komentis, ke la okcidentaj amaskomunikiloj fine povas fokusiĝi al la matĉoj mem. Dum pli ol duonmonato, iuj okcidentaj amaskomunikiloj serioze deviis de siaj raportoj pri la sporta okazaĵo. La usona Kabla Novaĵ-Reto (CNN), la ĵurnalo Vaŝingtona Poŝto kaj aliaj mediatoj ĉiam provokis la tiel nomatan demandon pri laboro en Kataro. La Brita Brodkasta Kompanio rifuzis elsendi la malferman ceremonion de la Futbala Mondpokalo. Ĉie disvastiĝis la novaĵoj, ke la publika transporta sistemo en Londono estis malpermesita al reklamoj pri la Mondpokalo.
La okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj pretendis esti objektivaj kaj neŭtralaj, malrespektis la klopodojn de Kataro por gastigo de la Mondpokalo, ignoris la progreseman forton alportitan de futbalado meze de la tutmonda malkvieteco, fojfoje verŝis malvarman akvon sur la fajron de unuiĝo de sportistoj, kaj metis obstablojn sur la ponton starigitan per futbalo. Ili tenas la bastonon de sporta politikigo kaj staras kontraŭ sportaj fanoj tra la mondo.
Kataro estas la unua araba lando, kiu gastigas la Futbalan Mondpokalon. Tamen, ekde la momento kiam ĝi anoncis kandidati al la gastiganto, ĝi estis submetita al senbazaj kritikoj de la okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj asertis, ke preskaŭ 10 000 laboristoj mortis en la lando, kaj provis alvoki "diplomatian bojkoton, politikigante la sportan okazaĵon. La katara registaro kelkfoje faris klarigojn, tamen iuj okcidentaj amaskomunikiloj tute ignoris tion.
Katara vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammed bin Abdulrahman Al-Thani kondamnis la hipokritan kritikon de la okcidentaj amaskomunikiloj kaj diris, ke "iuj homoj ne akceptas tian tutmondan okazaĵon gastigitan de malgranda mezorienta lando". Ĉi tio montris pli profundan kialon: "okcidenta centralismo" estas la kaŭzo. Ankaŭ la retejo de Microsoft kaj la Nacia Brodksta Kompanio atentigis, ĉu ĉi tiuj kritikoj vere rilatas al homaj rajtoj, aŭ ĉu tiuj eŭropaj landoj kaj okcidentaj "aŭtoritatoj", kiuj pretendas esti la "pordistoj" de la monda futbala tradicio, ne povas akcepti tiel gravan okazaĵon gastigitan de araba lando? Por la Okcidento, la malĝojo estas "narcisismo" kaj rifuzo al la potenciĝo de aliaj nacioj. Tio estas ankaŭ signo de dekadenco.
La sukcesa okazigo de la Mondpokalo alportas ĝojon al la mondo kaj estas bonega heroaĵo por Kataro, kaj pli grave estas, ke la Katara Mondpokalo vidigis al la mondo veran kaj buntan araban mondon liberan de la antaŭjuĝo de okcidentaj raportoj, injektante freŝan kaj pozitivan energion en la nunan mondon plenan de necerteco.