Mezorienta vojaĝo de Xi malfermis novan eraon de rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj
Yu Publikigita: 2022-12-12 18:14:50

“La mezorienta vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping de merkredo ĝis sabato malfermis novan eraon de ĉiuflanka kaj profunda disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj, inter Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Konsilio (GKK), kaj inter Ĉinio kaj Saud-Arabio,” ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris al amaskomunikiloj sabate.

Wang diris, ke Xi ne nur ĉeestis la Unuan Pintkunvenon de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj kaj la Pintkunveno de Ĉinio kaj la GKK en Saud-Arabio, sed ankaŭ faris ŝtatan viziton kaj okazigis duflankajn renkontiĝojn kun preskaŭ 20 arabaj gvidantoj. Li priskribis la mezorientan vojaĝon de Xi kiel la plej grandan kaj plej altnivelan diplomatian agadon de Ĉinio kun la araba mondo de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke

la mezorienta vojaĝo de Xi estas alia granda pionira afero en la ĉina diplomatio, kaj tio montris la strategian elekton de Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj por plifortigo de solidareco kaj kunordigo fronte al tutmondaj defioj.

Xi faris tonikan paroladon en la Unua Pintkunveno de Ĉinio kaj Arabaj Landoj, en kiu li retrorigardis la longan historion de amikaj interŝanĝoj inter la du flankoj, kaj rafinis la longdaŭran spiriton de la ĉina-araba amikeco, kiu daŭris milojn da jaroj.

Xi alvokis Ĉinion kaj arabajn ŝtatojn kreskigi pli striktan ĉina-araban komunumon kun komuna estonteco, per persisto en sendependeco kaj protekto de komunaj interesoj de ambaŭ flankoj, fokusiĝo al ekonomia disvolviĝo kaj antaŭenigo de kungajna kunlaboro, konservado de regiona sekureco, kaj pliigo de interŝanĝoj inter civilizacioj por plibonigo de reciproka kompreno kaj fido.

La gvidantoj ĉeestantaj la pintkunvenon diris, ke la amikaj rilatoj inter arabaj ŝtatoj kaj Ĉinio baziĝas sur reciproka respekto, egala kunlaboro kaj reciproka profito.

La araba mondo esprimis senfinajn laŭdojn al Ĉinio pro ĝiaj grandaj disvolvaj atingoj kaj ĝia grava rolo en la mondo. Wang diris, ke profundigi ĉina-araban strategian partnerecon helpas pli bone realigi justecon kaj senpartiecon, konservi pacon kaj disvolviĝon de la mondo kaj realigi la komunajn aspirojn de la araba kaj ĉina popoloj.

Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj kune publikigis la Riadan Deklaracion de la Unua Pintkunveno de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, en kiu ambaŭ flankoj konsentas fari plenfortajn klopodojn por konstrui ĉina-araban komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree