Ĉinio urĝas Hindion kune labori por landlima stabileco
Yu Publikigita: 2022-12-13 22:52:35

Ĉinio marde urĝis Hindion strikte regi kaj administri siajn frontliniajn trupojn kaj kune kun ĝi konservi pacon laŭ la landlimaj regionoj.

Supera kolonelo Long Shaohua, proparolanto de la Okcidenta Operaceja Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, faris la rimarkojn marde. Li konfirmis, ke hindaj trupoj kontraŭleĝe transiris la linion por malhelpi la rutinan patroladon de la ĉinaj landlimaj trupoj sur la ĉina flanko de la linio de efektiva regado en la regiono Dongzhang de la orienta sekcio de la ĉina-hinda landlimo la 9an de decembro.

La proparolanto aldonis, ke ambaŭ flankoj jam distanciĝis de kontakto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree