Ĉinio faras leĝan agon kontraŭ Usono pri eksportado de blatoj
Yu Publikigita: 2022-12-13 18:19:46

La Ministerio pri Komerco diris, ke Ĉinio komencis proceson ĉe la Monda Organizo pri Komerco kontraŭ Usono pri regaj rimedoj de blat-eksporto, kio estas necesa vojo por defendi la legitimajn interesojn de Ĉinio.

La ministerio diris lunde en deklaro, ke en la lastaj jaroj Usono ĉiam ĝeneraligis la koncepton de nacia sekureco kaj misuzis eksport-regajn rimedojn, kio malhelpas la regulan internacian komercon de blatoj kaj aliaj produktoj, kaj minacas la stabilecon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

La deklaro diris, ke la movoj de Usono estas tipaj praktikoj de komerca protektismo, ĉar ili disrompas la internacian ekonomian kaj komercan ordon, malobservas internaciajn ekonomiajn kaj komercajn regulojn kaj bazajn ekonomiajn leĝojn kaj damaĝas la tutmondajn interesojn de paca disvolviĝo.

La ministerio urĝis Usonon rezigni sian pensmanieron de nul-suma ludo, korekti siajn misfarojn senprokraste, haltigi malhelpon al komerco de altteknologiaj produktoj kiel blatoj, subteni la regulajn ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Usono, kaj konservi stabilecon de la tutmonda provizoĉeno por gravaj industriaj varoj kiel semikonduktaĵoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree