Altgrangaj oficiauloj de Ĉinio kaj Usono intertraktadis en Hebei, Ĉinio
Yu Publikigita: 2022-12-13 18:15:58

La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Xie Feng intertraktadis kun Daniel Kritenbrink, helpanto de usona ŝtatsekretario pri orient-aziaj kaj pacifikaj aferoj, kaj Laura Rosenberger, altranga direktoro pri Ĉinio en la Nacia Sekureca Konsilio, la 11an kaj 12an de decembro en la ĉina norda province Hebei.

“La du flankoj faris profundan komunikadon pri efektivigo de la konsento atingita lastmonate de la ĉina kaj usona ŝtatestroj en Balio, Indonezio,” proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj aferoj Wang Wenbin diris en la regula gazetara konferenco.

La proparolanto diris, ke krome, ili interŝanĝis ampleksajn opiniojn pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komunaj interesoj, kaj ke ambaŭ flankoj konsentis, ke la interparoloj estis sinceraj, profundaj kaj konstruemaj, kaj ili daŭrigos komunikadon.

Laŭ gazetara komunikaĵo de la Usona Departemento, la vizito pavimos la vojon por la vizito de ĝia ŝtatsekretario Antony Blinken en la komenco de 2023 al Ĉinio. Kaj en la venontaj du tagoj, la du usonaj oficialuloj vizitos ankaŭ Sud-Koreion kaj Japanion, okazigante konsiliĝojn pri serio da regionaj kaj bilateraj aferoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree