Ĉinio urĝas Usonon retiri sankciojn kontraŭ oficialuloj
Yu Publikigita: 2022-12-13 18:03:20

Ĉina proparolanto diris lunde, ke Ĉinio urĝas Usonon retiri siajn tiel nomatajn sankciojn kontraŭ ĉinaj oficialuloj kaj ĉesigi intervenon en tibetajn aferojn.

La rimarkojn faris proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj aferoj Wang Wenbin, post kiam Usono vendrede enkondukis sankciojn kontraŭ du altrangaj ĉinaj oficialuloj pro tio, kion ili nomis seriozaj atencoj al homaj rajtoj en la Tibeta Aŭtonoma Regiono.

Wang diris, ke la usona flanko enkondukis kontraŭleĝajn sankciojn kontraŭ ĉinaj oficialuloj laŭ enlanda leĝo kaj la preteksto de tiel nomataj homrajtaj demandoj en Tibeto, kio "krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, publike malobservas bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj grave subfosas ĉina-usonajn rilatojn."

"Ĉinio firme oponas tion kaj forte kondamnas tion," Wang diris.

Li diris, ke Usono ne rajtas enkonduki maljustajn sankciojn kontraŭ aliaj landoj nek povas agi kiel "monda policisto".

Li diris, ke Ĉinio prenos efikajn kaj rezolutajn rimedojn por protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree