Ĉinio kaj arabaj landoj: Kunhavo de komuna estonteco kaj antaŭenmarŝi man-en-mane
Lucia Publikigita: 2022-12-13 19:33:42

Ĉinio kaj arabaj landoj estas distancaj je miloj da mejloj, sed konas unu la alian de miloj da jaroj, kaj ĉiam estas ligitaj per sorto.

La mezorienta vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping lastsemajne malfermis novan eraon de ĉiuflanka kaj profunda disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj inter Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Konsilio, kaj inter Ĉinio kaj Saud-Arabio.

Xi ne nur ĉeestis la Unuan Pintkunvenon de Ĉinio kaj Arabaj Landoj kaj la Pintkunveno de Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Konsilio en Saud-Arabio, sed ankaŭ faris ŝtatan viziton kaj okazigis duflankajn renkontiĝojn kun preskaŭ 20 arabaj gvidantoj.

La gvidantoj ĉeestantaj la Unuan Pintkunvenon de Ĉinio kaj Arabaj Landoj, diris, ke la amikaj rilatoj inter arabaj landoj kaj Ĉinio baziĝas sur reciproka respekto, egala kunlaboro kaj reciproka profito. La araba mondo esprimis senfinajn laŭdojn al Ĉinio pro ĝiaj grandaj disvolvaj atingoj kaj ĝia grava rolo en la mondo. La du flankoj kune publikigis la Riadan Deklaracion de la Unua Pintkunveno de Ĉinio kaj Arabaj Landoj, Skizo de la Plano pri Ampleksa Kunlaboro inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Arabaj Landoj kaj Dokumento pri Profundigo de la Ĉina-Araba Strategia Partnereco por Paco kaj Disvolviĝo, en kiuj ambaŭ flankoj konsentas fari plenfortajn klopodojn por konstrui ĉina-araban komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko.

Ni certas, ke ĉina-araba kunlaboro sur ĉiuj niveloj certe atestos novan disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree