Ĉinio okazigas nacian memorigan ceremonion por viktimoj de Nankina Masakro
Henggang Publikigita: 2022-12-13 18:11:49

La loĝantoj de Nankino observis minuton da silento, kaj sirenoj aŭdiĝis tra la urbo. Ĉinio marde okazigis sian naŭan nacian memorigan ceremonion por funebri pri la 300 000 viktimoj de la Nankina Masakro.

Malgraŭ la vintra malvarmo, miloj da homoj ĉeestis la ceremonion en Nankino, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Jiangsu, kun blankaj floroj alpinglitaj al la brusto, esprimente kondolencon. Antaŭ la homamaso, la nacia flago de Ĉinio flirtis ĉe duonmasto.

Je 10:01, sirenoj ekbruis kaj la urbo haltis. Ŝoforoj en la urbocentro haltigis siajn aŭtojn kaj sonigis siajn kornojn, dum piedirantoj paŭzis dum minuto da silento por konservi la memorojn pri la viktimoj.

Adoleskantoj laŭtlegis deklaracion alvokante pacon kaj reprezentantoj de civitanoj batis la Sonorilon de Paco. Blankaj kolomboj, simbolantaj esperon por paco, estis liberigitaj por flugi super la placo de la Memorhalo de la Viktimoj en Nankina Masakro de japanaj invadantoj.

La Nankina Masakro okazis kiam japanaj trupoj konkeris la urbon la 13an de decembro 1937. Dum ses semajnoj, ili mortigis pli ol 300 000 ĉinajn civilulojn kaj senarmilajn soldatojn en unu el la plej barbaraj epizodoj de la Dua Mondmilito.

En 2014, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio difinis la 13an de decembro kiel la nacian memorigan tagon por la viktimoj de la Nankina Masakro.

Sep pluvivantoj de la masakro forpasis en tiu ĉi jaro, reduktante la totalan nombron de registritaj pluvivantoj al 54. La ceteraj pluvivantoj havas averaĝan aĝon de pli ol 92 jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree