Ĉinio detalis rolojn de centraj kaj lokaj registaroj en kampara revigligo
Henggang Publikigita: 2022-12-14 17:13:35

Ĉinio detalis la rolojn de rilataj centraj aŭtoritatoj kaj ankaŭ la rolojn de lokaj registaroj, en antaŭenigo kaj gvidado de la landa kampanjo de kampara revigligo.

La movo serĉas forĝi sinergion kaj atingi solidan progreson en politika efektivigo kaj plenumo de la tasko, laŭ oficiala gvidlinio.

Rilataj ministerioj kaj departementoj ĉefe respondecas pri la formuligo kaj efektivigo de strategiaj planoj, gravaj politikoj kaj projektoj por kampara revigligo kaj aliaj.

Lokaj registaroj devas preni respondecon pri 14 taskoj, inkluzive de certigo de la liverado de greno kaj gravaj agrikulturaj produktaĵoj, planado pri la disvolviĝo de kamparaj industrioj, kaj enkonduko de pli da talentoj por aliĝo al la kampanjo.

La gvidlinio ankaŭ enkondukas rimedojn de taksado kaj kontrolado por urĝi centrajn kaj lokajn registarojn plenumi siajn respondecojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree