Pekino rekomencis grupajn vojaĝojn, flugajn kaj hotelajn servojn
Yu Publikigita: 2022-12-14 17:11:24

La Pekina Municipa Administracio pri Kulturo kaj Turismo diris marde, ke rekomenciĝis grupaj vojaĝoj en kaj ekster Pekino kaj flugaj kaj hotelaj servoj de vojaĝagentejoj kaj enretaj kompanioj.

La administracio ordonis preni rimedojn rilatajn al KOVIM-19. Korpaj temperaturoj de turistoj, turismaj gvidistoj kaj ŝoforoj devas esti kontrolitaj antaŭ la vojaĝo. Turismaj gvidistoj devas esti vakcinitaj kaj ilia sankodo devas esti kontrolita antaŭ laboro.

Tiuj kun eksternormaj temperaturoj ne rajtas aliĝi al la vojaĝo, kaj turistoj devas porti maskojn ĉiam dum veturo per turisma buso aŭ aliaj transportiloj.

La administracio diris, ke leĝplenumaj departementoj de kulturaj merkatoj kaj kulturaj kaj turismaj departementoj sur urbaj kaj distriktaj niveloj devas plialtigi superrigardon kaj punon al kontraŭleĝaj komercaj agoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree