Ĉinio kaj Malajzio promesis profundigi kunlaboron
Yu Publikigita: 2022-12-15 22:26:24

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede diris, ke Ĉinio volas labori kun la nova registaro de Malajzio por antaŭenigi amikecon kaj profundigi kunlaboron.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun malajzia ministro pri eksterlandaj aferoj Zambry Abdul Kadir per videoligo.

Wang diris, ke Ĉinio pretas profiti de la 10a datreveno de la starigo de ĉina-malajzia ampleksa strategia partnereco en 2023 kaj la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio en 2024 por fari komunajn klopodojn cele al la konstruado de ĉina-malajzia komunumo kun komuna estonteco.

Zambry gratulis Ĉinion pro la sukceso de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ. Li laŭdis la tradician amikecon inter la du popoloj kaj la reciprokan respekton kaj reciprokan konfidon inter la du landoj, kaj diris, ke la nova registaro de Malajzio volas labori kun Ĉinio por plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kaj profundigi kunlaboron en diversaj kampoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree