Xi faris skriban paroladon en 15a Ĉina-Latinamerika Entreprenista Pintkunveno
Yu Publikigita: 2022-12-15 15:10:39

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede faris skriban paroladon en la malferma ceremonio de la 15a Ĉina-Latinamerika Entreprenista Pintkunveno.

Xi diris, ke Ĉinio persistos en la baza nacia politiko de malfermo, firme sekvos kungajnan strategion de malfermo, konservos la ĝustan direkton de ekonomia tutmondiĝo, plu liveros novajn ŝancojn al la mondo per sia nova disvolviĝo, antaŭenigos la konstruadon de malferma monda ekonomio kaj donos pli da avantaĝoj al la popoloj de ĉiuj landoj inkluzive de latinamerikaj kaj karibaj landoj.

Li rimarkigis, ke de sia komenco antaŭ 15 jaroj, la Ĉina-Latinamerika Entreprenista Pintkunveno, kun fokuso sur servo al entreprenoj, ludis gravan rolon por antaŭenigi ĉina-latinamerikan ekonomian kaj komercan kunlaboron, kaj ankaŭ profundigi duflankajn interpopolajn interŝanĝojn.

Li diris, ke ĉina-latinamerikaj rilatoj eniris novan epokon de egaleco, reciproka profito, novigo, malfermo kaj komunaj avantaĝoj, kaj ke la komerca komunumo estas nova forto por ĉina-latinamerika praktika kunlaboro kaj ankaŭ konstruanto kaj profitanto de la kresko de duflankaj rilatoj.

Tiutage, ekvadora prezidento Vilhelmo Lasso ĉeestis la malferman ceremonion de la pintkunveno kaj faris paroladon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree