Plibonigitaj kaj senŝanĝaj aspektoj de pandemia regado en Ĉinio
Henggang Publikigita: 2022-12-15 15:06:35

Lastatempe, la ĉina registaro optimumigis la rimedojn pri prevento kaj regado kontraŭ la pandemio KOVIM-19, kun la celo senĉese plialtigi la nivelon de scienca precizeco en la batalo kontraŭ la pandemio, por pleje certigi la vivsekurecon kaj sanon de la loĝantaro, kaj esence redukti la influon de la pandemio sur socia kaj ekonomia disvolviĝo.

Per vigla kaj efika batalo kontraŭ la pandemio dum la lastaj tri jaroj, Ĉinio akiris la ŝancojn kaj kondiĉojn por optimumigi aŭ kunordigi la nunajn rimedojn por prevento kaj regado.

Konsiderante pri tiu kontraŭ-pandemia batalo kiel proksimume tri-jara kampanjo, signifaj ŝanĝoj okazis en la fortoj de la ambaŭ partioj de la konflikto. Laŭ pluraj studoj de la tuta mondo, la viruso Omicron hodiaŭ montras signife pli malfortan atakon ol la virusoj en la komenco de la eksplodo de la pandemio. Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj plej frue batalis kontraŭ la pandemio. Pli ol 90% de ĉinoj nun estis vakcinitaj kontraŭ la kronaviruso. Tiel solida protekta muro de imuneco estis kreita. Ĉinio estas do en decida periodo por optimumigo kaj alĝustigo de preventaj rimedoj.

Ekde la komenco de la pandemia regado, Ĉinio efike traktis entute pli ol 100 eksplodojn inter kunvenintaj komunumoj kaj efike traktis kvin ondojn de la tutmonda pandemio. Ĉi tio faras Ĉinion la lando kun la plej malalta indico de KOVIM-19 kaj la plej granda nombro da mortoj inter ĉefaj landoj de la tuta mondo.

Dank’ al efika kaj kunordigita prevento de pandemio kaj socia ekonomia disvolviĝo, la ĉina ekonomio kreskis je 8,1% en 2021, multe pli rapide ol aliaj ĉefaj ekonomioj tra la mondo. En la unuaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la kvanto de importado kaj eksportado de Ĉinio kreskis je 9,9%. Ĉi tio aktive protektis stabilecon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Paralele, Ĉinio donis helpon laŭ sia kapablo por batali pandemion en resto de la mondo. En la lastaj tri jaroj, Ĉinio dividis kun la mondo siajn rimedojn kaj sperton pri traktado de la pandemio, kaj sendis pli ol 2,2 miliardojn da dozoj da vakcino al pli ol 120 landoj kaj internaciaj organizoj.

Tamen, la pandemio KOVIM-19 ankoraŭ ne finiĝis. Tial la batalo kontraŭ la pandemio daŭros plu. Persisto en la koncepto kun la popolo ĉe centro, scienca precizeco, kaj ĝustatempa alĝustigo de rimedoj laŭ konkretaj cirkonstancoj estas la plibonigitaj kaj senŝanĝaj aspektoj de la pandemia regado de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree