La ĉina ekonomio konservis elastan kreskon en la unuaj 11 monatoj de 2022, malgraŭ defioj de enlandaj eksplodoj de KOVIM-19 kaj kompleksa tutmonda medio.
Oficialaj donitaĵoj montris ĵaŭde, ke la dua plej granda ekonomio de la mondo havis konstantan ekspansion en investo por fiksaj aktivoj, industria produktkvanto, interreta podetalado kaj aliaj en la periodo de januaro ĝis novembro.