Ĉina ambasadoro al Usono Qin Gang renkontiĝis kun usona financa ministro Janet Yellen ĵaŭde, laŭ la ĉina ambasadorejo en Vaŝingtono, kiu diris, ke ili diskutis pri la efektivigo de la konsento atingita lastatempe inter la ŝtatestroj de la du landoj kaj promesis daŭrigi kontakton unu kun la alia.
"La du flankoj faris profundajn interŝanĝojn pri la efektivigo de la gravaj komunaj komprenoj, kiujn la du ŝtatestroj atingis en sia balia renkontiĝo, kaj ankaŭ pri duflankaj kaj multflankaj ekonomiaj kaj financaj demandoj de komuna zorgo," la ambasadorejo diris en deklaro.
"La du flankoj konsentis subteni kontakton, plifortigi makroekonomian politikan kunordigon kaj komunikadon pri duflankaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj, labori pri komuna respondo al tutmondaj defioj kaj antaŭenigi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ĉina-usonaj rilatoj," tekstis la deklaro.