Mia 10jara studo en Pekino kun Esperanto
CHOI Man Won Publikigita: 2022-12-16 18:21:02

CHOI Man Won, sudkorea esperantisto, kiu studis kaj laboris en Ĉinio por pli ol dek jaroj. Jen estas unua parto de lia rakonto:

1.Mondvojaĝo, Japanino kaj Pekino  

Dank' al mia patro, kiu estas pastro de protestanta preĝejo pli ol 40 jarojn sed nun kredeble interbabilas kun Jehovo en ĉielo kaj igantis siajn gefilojn legi diversajn librojn, precipe la okcidentajn, mi vole nevole legis ne malmultajn librojn en mia infaneco, ekz.《La Aventuroj de Tom Sawyer》kaj《La Aventuroj de Huckleberry Finn》de Mark Twain kaj《Vojaĝo al la centro de la Tero》,《Dudek mil leŭgoj sub la maroj》kaj《Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj》de Jules Gabriel VERNE (franco, antaŭ 2-3 jarojn de sia formorto, la verkisto fariĝis esperantisto) ktp., precipe《Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj》igis min revi pri la mondvojaĝo kun dorsosako. Kompreneble mi tiam ne povis multe konsideri lingvan kaj monan problemojn, tre naiva, nur revis interesegajn adventuraĵojn.

En la 2-a lernojaro de altlernejo, mi unuafoje aŭdis la vorton“Esperanto”de la instruisto de korea literaturo. Li klarigis, ke la titoloj de kelkaj gazetoj, eldonitaj dum la japana kolonia regado, estis skribitaj esperante kaj ĉine, sed la instruisto konfesis, ke li mem ne bone komprenis kio estas“Esperanto”. Tute hazarde aŭdis mi la vorton esperanto dum malpli ol 5 minutoj tre simple.


Alifoja hazardo renovigis mian memoron pri Esperanto, kio estis dormanta ĉe mia cerbo. La Esperanto-kurso por komencantoj estis aranĝita en mia hejmurbo GŭangĴu dum la somerferio de 1982, post 2 monatoj de la kurso, en kiu mi unuafoje aŭdis Esperanton. Ĉ. 40 homoj, krom mi, sola altlerneja lernanto, ĉeestis la kurson kun ega scivolemo pri la internacia lingvo, kiun ili neniam aŭdis, sed fine de la kurso nur malpli ol 10 homoj, inkluzive de mi, esprimis lerni plue la lingvon novan kaj ili faris grupon por daŭre lerni Esperanton sed mi ne povis aliĝi al la grupo, ĉar mi devis prepari la ekzamenon por eniri universitaton, kio okazis venontjare kaj tagon post tago la vorto esperanto malklariĝis kaj nekonsciate forkuris el mia kapo.

Politiko estas mia fako en la universitato ĜoSon. Ne nur pro mia fako, sed ankaŭ pro la influo de la politika situacio, mi partoprenis la studentan movadon kaj legis la librojn de Karl Marks, Lenin, Mao ZeDong ktp, dank' al Esperanto, kvankam mi estis komencanto kaj ne bone komprenis, tamen mi povis legi kelkajn esperante tradukitajn librojn, inkluzive de eldonitaj de Unio de la Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR) kaj de Ĉinio.

Dank' al la partopreno je la studenta movado, mi devis denove eltiri el mia ŝranko la vortaron esperanta-korean kovritan je polveroj, kiu estis apenaŭ forgesita de mi. kaj la lasta hazardo pri Esperanto tuj vokis min. Laŭmemore, eble ĉ. fine de aprilo 1984, mi ricevis telefonon de la prezidanto de la esperantogrupo de GŭangĴu. Li diris, ke du japanaj komencantinoj vizitis nian urbon kaj volis inviti min kune tagmanĝi. La hotelo lokas sin tre proksime de mia universitato kaj pro tio la prezidanto invitis min. Momente mi hezitis akcepti lian inviton, ĉar tiam mi ne povis paroli eĉ simplajn frazojn krom 'Saluton', sed li persvadis min kapti ŝancon praktiki Esperanton kun eksterlandanoj. Do mi vole nevole jesis kaj unuafoje renkontis fremdlandajn esperantistojn.

Preskaŭ nenion mi memoras pri tiu tagmanĝo kaj renkontiĝo kun japanaj esperantistinoj kaj mi rapide forgesis Esperanton pro la ĉiutagaj lernado kaj manifestaciado. 2 semajnojn poste de tiu renkontiĝo, mi ricevis telefonon de mia fratino, ke la letero sendita el japanio atendas min. Tiam mi luloĝis najbare de la univ. kaj monate fojon revenis hejmen, kiu ankaŭ lokas en la sama urbo, sed publika buse ĉ. 50 minutojn bezonas de la univ. al mia hejmo, pro la oportuneco de la movado.

Japana korespondantino, 76 jaraĝa, klarigis en la unua letero, ke ŝi kuraĝe lernis novan lingvon kaj provis praktiki la lingvon. Fakte tiam por mi estis malfacile trovi liberatempon pro la okupiteco de mia tasko, kaj mi preskaŭ forgesis Esperanton, sed ja ŝi estas sufiĉe aĝa kiel mia avino kaj laŭ la korea etiketo, mi ne devas ne respondi al ŝi. Foliumante vortaron dum 4 tagoj, mi finskribis mian unuan leteron de Esperanto. kaj nia korespondado daŭris 26 jarojn ĝis antaŭ nia adiaŭo pro ŝia foresto.

La Kolapso de USSR kaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo ŝancelis tutan mondon kaj maldekstristajn studentojn kaj laboristojn. Ankaŭ Sudkoreio ne povis eviti tian uraganon, multaj maldekstristoj, kiuj ĝis tiam prenis marksismon kiel sia batalilo kaj mi ankaŭ estis unu el ili, sed ne tute sama.  

En decembro de 1990, mi kun dorsosako flugis al Eŭropo kaj tie vizitis multajn landojn ekssocialismajn, ekz tiamaj Orienta Germanio, Hungario, Ĉekoslovakio k.t.p. komparante kun Francio, Okcidenta Germanio, Svisio kaj tiel plu. 3 monatoj ne sufiĉis kompreni tutan situacion, sed minimume mi trovis kelkajn kialojn de malsukceso en ekssocialismaj landoj, ne nur ekonomiajn, sed ankaŭ politikajn. Post reveninte Sudkoreion, 2~3 monatojn mi meditis, analizis tion, kion mi mem vidis kaj aŭdis en Eŭropo. Tiam mi legis kelkajn artikolojn pri Ĉinio, kiu ĵus provis komenci la reformon kaj malfermon kaj samtempe 2~3 profesoroj ankaŭ proponis min vojaĝi Ĉinion kaj mem sperti ĝiajn ŝanĝiĝojn kaj evoluiĝon en politiko kaj ekonomio. Tiuj proponoj de profesoroj kaj artikoloj, kiujn mi legis, ŝanĝis mian vivon. Mi denove traserĉis mian libroŝrankon kaj forblovis polverojn, kiuj kovris Esperantajn librojn.

En la dua duono de 1991, mi kromlaboradis por gajni vojaĝmonon al Ĉinio, Vjetnamio kaj Kubo, samtempe lernante Esperanton. Tiam inter Ĉinio kaj Sudkoreio ankoraŭ ne havis diplomatian rilaton, sed mi aŭdis, ke en Ĉinio estis ne malmultaj esperantistoj. Do mi planis peti helpon al ĉina esperantisto, por ricevi ĉinan vizon, ĉar pro la sen diplomatia rilato inter la du landoj, la ĉina ambasado de Sudkoreio postulis invitilon de ĉino por koreo, kiu volas viziti Ĉinion. Feliĉe iu malnova korea esperantisto prezentis al mi ĉinan esperantiston kaj li senhezite jesis kaj sendis al mi la invitilon. Dum tiu ĉi preskaŭ jarlonga tempo, mi portempe laborante denove relegis librojn esperantigitajn,《ELEKTITAJ VERKOK DE MAŬ ZEDONG》 el fremdlingva eldonejo kaj《Profilo de Zhou Enlai》el ĉina esperanto-eldonejo de Ĉinio. Precipe la vivo de ĉefministro Zhou Enlai multe impresis min kaj tio pli fortigis mian decidon iri al Ĉinio kaj miaokule vidi ĝian novastilan socialisman evoluiĝon. Finfine mi aĉetis la ŝipbileton, kio ir-revenas inter la urbojn Incheon de Sudkoreio kaj Tianĵin de Ĉinio. Tiam mi tute ne pensis, ke mia vojaĝo daŭros tiom longe je pli ol dek jaroj.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree