Akiru mendilojn per ĉartita avidilo.
Mirinda Publikigita: 2022-12-16 16:49:27

Ĉu vi konas la esprimon “ĉartitan aviadilon”. Mi iam legis tiun uzitan en retirado de elmigrintoj aŭ  turismo. Ĉifoje ni parolas pri akiro de mendiloj per ĉartita avidilo. 

Lastatempe tiuj novaĵoj alt-frekvence aperis en la wechat-amikaro. La registaro de Zhejiang-provinco de orienta Ĉinio komencis agadon de mendilo-akiro de dekmil entreprenoj. Baldaŭ 10 mil entreprenoj organizate iros eksterlanden por akiri mendilojn per ĉartita aviadilo. 

Serĉante la novaĵojn pri akiro de mendiloj per ĉartita avidilo. Mi trovis, ke en julio kaj aŭgusto iuj urboj de Zhejiang jam agis por tiu celo. Julie Ningbo-urbo sendis entreprenan delegacion eksterlanden preskaŭ en ĉiu monato por negoco.


Kompreneble aliaj provincoj ne silentis.

En la 5a de decembro 40 entreprenistoj de 31 entreprenoj pri ekstera komerco de Sichuan-provinco vizitis Francion, Germanion kaj Italion por ekonomia kaj komerca aktivado.

En la 9a de decembro, la urbo Suzhou de Jiangsu-provinco organizis entreprenistojn al Eŭropo.

En oktobro Guangdong-provinco organizis entreprenojn per ĉartitaj aviadiloj iri al Malajzio, Indonezio, Germanio kaj Singapuro por partopreni en ekspozicio kaj iri al Pollando, Germanio kaj Hungario por ekspluati tiean merkaton. 

La urbo Yiwu, kiu helpis Kataron produkti produktojn por la Monda Pokalo 2022, ekde julio jam organizis eksterlandajn komercistojn iri al ĉina merkato per ĉartitaj aviadiloj.

Tio ne estas sola klopodo de civilaj entreprenoj, ankaŭ forte eĥas la registaro. En la 10a de decembro la Financa Ministerio de Ĉinio decidis emisii specialan ŝtatan ŝuldonde 750 miliardoj da juanoj (100 miliardoj da usonaj dolaroj) kaj permesas borstabeligitan negocon.

Ankaŭ lokaj registaroj prezentis abundajn favorajn politikojn. La 6an de decembro Pekino publikigis 12 politikojn por helpi entreprenojn venki malfacilojn, inkluzive de prokrasto de imposto-pago de migraj entreprenoj influataj de la epidemio. La altteknologia zono de Chengdu-provinco provizis per subvencio de 10 000 juano kompaniojn, kiuj haltigis sian funkcion pro epidemio. Henan-provinco liveris 73 milionojn da juanoj al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de ekstera komerco por ilia partoprenoen ekspozicio eksterlanden. 

Krome, la konsumado estas multe stimulata. Hainan-provinco starigis transjaran karnivalon de imposto-nuligo kaj aldonis multajn flugliniojn. La urbo Fuzhou decidis senigi  bilet-pagon de publika trafikilo en ĉiuj ferioj kaj ripozaj tagoj antaŭ  la 1a de marto 2023. Wuhan-urbo kaj Kantono kaj aliaj lokoj komencis disdonon de pagkuponoj kovrante diversajn fakojn.

La homoj eliras hejmen, la butikoj refoje malfermiĝas, la mendiloj venas, renormaliĝas la vivo kaj la ekonomiaj maŝinoj refoje funkciis. Ĉinoj pene kaj diligente antaŭeniras sub malforta lumo en la jarfino de 2022.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree