Protekto de biodiverseco atendas “parizan momenton”
Yu Publikigita: 2022-12-16 21:45:20

Se la Pariza Interkonsento estas mejloŝtono de la tutmonda klimata agado, la iranta 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco estas atendata por krei alian “parizan momenton”.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vespere alparolis per videoligo la malferman ceremonion de la altnivela segmento de la dua parto de la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco, okazigita en la Montrealo, Kanado. Li diris, "Bona ekosistemo estas esenca por la prospero de civilizacio. Ni devas labori kune por antaŭenigi harmonian kunekzistadon inter homo kaj naturo, konstrui komunumon de ĉiuj vivoj sur la Tero kaj krei puran kaj belan mondon por ni ĉiuj.” Li faris kvarpunktan proponon por atingi tiun celon. Tio estas la plej freŝa klopodo farita de Ĉinio, prezidanto de la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco, por antaŭeigi tutmondan biodiversecan regadon.

La 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco estas la unua tutmonda konferenco pri ekologia civilizacio okazigita de la UN. Pasintan oktobron, la unua parto de la kunveno okazis en Kunming, Ĉinio. La kunveno adoptis la Deklaracion de Kunming, alvokante ĉiujn partiojn agi kune por konstrui tutmondan komunumon de vivoj. Unu jaron poste, Ĉinio servas plu kiel la prezidanto de la dua parto de 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco. La publiko ĝenerale atendas, ke, sub la kunordigo kaj antaŭenigo de Ĉinio, la kunveno povu starigi konsenton, akceli komunan agadon kaj antaŭenigi konservon de tutmonda biodiverseco.

La 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazigita antaŭ nelonge emfazis, ke klopodoj devas esti faritaj por ĉiuflanke antaŭenigi la modernigo de Ĉinio. “Harmonia kunekzistado inter homo kaj naturo" estas unu el la kvin bazaj trajtoj de la ĉina vojo al modernigo. En sia parolado, prezidanto Xi diris, ke en la estonteco, Ĉinio plifortigos la konstruadon de ekologia civilizacio, respondos al la Agadplano por la Jardeko de la UN pri Ekosistema Restarigo, komencos grandan nombron da ŝlosilaj projektoj pri protekto kaj restarigo de biodiverseco, studos kaj subtenos la okazigon de Internacia Forumo pri Biodiverseco kaj liveros subtenon kaj helpon al evoluantaj landoj en kapablokonstruo. Ĉi tiuj agoj fokusiĝas ne nur al nia propra modernigo, sed ankaŭ helpas al aliaj landoj disvolviĝi kune.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree