Wang Yi faris paroladon en la 17a Kunveno de Naciaj Kunordigantoj de Ĉinio kaj COEL per videoligo
Ema Publikigita: 2022-12-17 17:57:19

Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro de eksterlandaj aferoj vendrede faris paroladon en la 17a Kunveno de Naciaj Kunordigantoj de Ĉinio kaj Centraj kaj Orientaj Eŭropaj Landoj (COEL) per videoligo.

Wang Yi retrorigardis la 10-jaran kunlaboran historion, kaj emfazis, ke Ĉinio kaj COEL havas profundajn historiajn ligojn, komplementajn disvolvajn avantaĝojn, fortajn kunlaborajn bezonojn kaj komunajn revigligajn dezirojn, kaj ili estas naturaj kunlaboraj partneroj. Kiel ajn la internacia situacio ŝanĝiĝas, la du flankoj devas sekvi konsentojn atingitajn en la Pekina Pintkonferenco de Ĉinio kaj COEL kaj antaŭenigi kunlaboron pli elasta, pli kunordigita, pli malferma kaj pli favora al ĉiuj.

Wang Yi prezentis kvar sugestojn pri profundigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj COEL. 

Unue, li diris, ke la du flankoj devas teni solidarecon kaj amikecon, kaj amikeco estas la ĉeftemo de la politiko de Ĉinio al Eŭropo, kaj kunlaboro estas la ĝenerala celo.

Due, li postulis forĝi pli grandan sinergion kun la koncernaj landoj. Li diris, ke la kunlaboro estas integra parto de la kunlaboro de Ĉinio kaj la EU, kiu respektas merkatajn regulojn kaj normojn de la EU, kaj faros grandajn kontribuojn al pli ekvilibra disvolviĝo en Eŭropo.

Trie, Wang alvokis serĉi malfermon por kungajno. Ĉinio senŝanceliĝe malfermos pli larĝe al la mondo, daŭre importos pli konkurencivajn produktojn el COEL kaj egale traktos iliajn kompaniojn en Ĉinio.

Kvare, li diris, ke la kunlaboro devas esti pragmata kaj utila por ĉiuj. Ĉinio pretas enkonduki pliajn novajn rimedojn pri importado de pli da agrikulturaj produktoj kaj manĝaĵoj, elektronika komerco, financo, interkonektiĝo, faciligo de interpopola interŝanĝo kaj aliaj kampoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree