La Konferenco de Centra Ekonomia Laboro okazis en Pekino
Ema Publikigita: 2022-12-17 08:55:03

La Konferenco de Centra Ekonomia Laboro okazis en Pekino de ĵaŭdo ĝis vendredo. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. 

Xi rerigardis la ekonomian laboron de Ĉinio en 2022, analizis la nunan ekonomian situacion kaj aranĝis venontjaran ekonomian laboron.

La kunveno emfazis, ke la ekonomia laboro de la lando en 2023 devas plene efektivigi la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj firme antaŭenigi la ĉinstilan modernigon. La kunveno emfazis la bezonon akceli la konstruadon de nova disvolva ŝablono por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon, kaj ankaŭ pli bonan kunordigon inter la prevento kaj regado de la pandemio de KOVIM-19 kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo. La laboro de stabiligo de kresko, dungado kaj prezoj estu emfazita, por efike gardi kaj solvi gravajn riskojn kaj antaŭenigi la ĝeneralan ekonomian plibonigon.

La kunveno diris, ke Ĉinio serĉos progreson konservante stabilecon venontjare, alvokante daŭrajn klopodojn por efektivigi iniciateman financan politikon kaj stabilan monpolitikon, intensigi la reguligon kaj kontrolon de makropolitiko, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron de ĉiaj politikoj, por formi komunan forton antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree