Diversaj ĉinaj lokoj rapidigas renormaligon de produktado kaj laborado
Ĝoja Publikigita: 2022-12-17 16:35:45

Sinsekvajn tagojn en multaj lokoj de Ĉinio oni strikte ordigis kaj plibonigis rimedojn de regado kaj preventado de pandemio, samtempe fortigis helpon al entreprenojn sin liberigi el malfaciloj per multaj rimedoj por ke entreprenoj rapidigu renormaligon de produktado.

Sekve de plenumo de serio da politikoj kaj rimedoj multaj lokoj rapidigis paŝojn de renormaligo de produktado. Ĝis la 4a de decembro en la municipo Chongqing el 7 346 grandskalaj industriaj entreprenoj 6 974 jam rekomencis produktadon. Kaj ĉiuflanke rekomenciĝis produktado de traktrafikaj programoj en Chongqing-municipo.

Sekve de transprovinca turisma negoco ne plu estas ligita kun regado de riskaj regionoj, pliiĝis serĉokvanto kaj mendkvanto de multaj platformoj pri turismaj vidindaĵoj. Laŭ datumoj de Meituan-retejo, ĝis la 20-a horo de la 6-a de decembro mendkvanto de loĝejoj dum ferioj de Novajara Tago 2023 sur la retejo pliiĝis je proksimume 300% ol la antaŭa monato.

Lastajn tagojn malfermiĝis multaj vidindaĵoj en Kantono, kaj amaso da loĝantoj kaj turistoj ekskursis kaj amuziĝis ekstere.

Renormaliĝis merkato kina. Laŭ donitaĵoj la 3-an kaj 4-an de decembro pli ol 5800 kinejoj de la lando rekomencis negocon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree