Kiujn novajn oportunojn Ĉinio donos al monda ekonomio?
Ĝoja Publikigita: 2022-12-18 17:01:07

Okazis jara Centra Ekonomia Labor-Konferenco en Pekino ĵaŭde kaj vendrede. La konferenco resumis la kurantjaran ekonomian laboron, analizis la nunan ekonomian situacion kaj aranĝis venontjaran ekonomian laboron. La ekstera mondo aparte atentas kiel Ĉinio faros ekonomian laboron en 2023. La konferenco substrekis, "En la venonta jaro oni devas prioritatigi stabiligon de ekonomio kaj strebi al stabila progreso garantianta ekonomian stabilecon", "akceli ĝeneralan plibonigon de ekonomia funkciado, realigi efikan altigon de kvalito kaj racian kreskon de kvanto kaj bone komenci ĉiuflankan konstruadon de socialisma moderna lando." Ĉi tiuj esprimoj klare direktas la venontjaran ekonomian laboron, ankaŭ estas bona novaĵo por la mondo.

La 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazinta lastatempe montris, ke la estontaj kvin jaroj estas la ŝlosila periodo de starto de ĉiuflanka konstruado de socialisma moderna lando, kaj emfazis kontinue liveri novajn oportunojn al la mondo per ĉina nova disvolvo. La internacia komunumo volas el la kurantjara Centra Ekonomia Labor-Konferenco ne nur vidi kiel solide progresas la ĉinstila modernigo kaj sed ankaŭ kompreni kiujn "novajn oportunojn" donos la ĉinstila modernigo.

Al la mondo valoran fidon donas la esprimo en la konferenco "akceli ĝeneralan plibonigon de ekonomia funkciado" kaj la 31 fojoj de uzo de la ĉina ideogramo "稳" (stabiligo) en novaĵ-tekstoj pri la konferenco. Laŭ multaj esploroj enlandaj kaj eksterlandaj, pro multaj faktoroj rimarkinde malrapidiĝis la kresko de la monda ekonomio en 2022 kaj daŭre estos malforta la monda ekonomio en 2023. Kaj lastatempe la Monda Banko malpliigis sian antaŭvidon de monda ekonomia kresko en 2023 de ĉirkaŭ 3% en junio al 1,9%. Sub tiu ĉi fono tio estas tre grava, ke Ĉinio, kiel la monda dua granda ekonomio, tenas stabilan funkciadon de ekonomio.

"Malfermo" estas alia klara informo sendita de la konferenco. La konferenco substrekis persiston en akcelo de altnivela malfermo kaj stabilan pligrandigon de malfermo de sistemoj, kiel regularo, administrado kaj normo, kaj almetis pli forte altiri kaj utiligi eksterajn kapitalojn. Kaj serio da rimedoj provizos eksterajn kapitalojn per pli vasta kaj pli trankvila disvolva spaco.

La ĉina disvolvo bezonas la mondan disvolvon, ankaŭ la monda disvolvo dependas de la ĉina disvolvo. Fine de la kuranta jaro la Centra Ekonomia Labor-Konferenco post la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ montris al la mondo elastecon de ĉina ekonomio, potencialon de ĉina merkato, vivecon de ĉina renovigo kaj kuraĝon de ĉina malfermo. Stabile progresos la ĉina vojo de modernigo kaj la mondo rikoltos pli da oportunoj de komuna gajno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree