Fermiĝis altnivela segmento de dua parto de 15a kunveno de KPKBD
Ĝoja Publikigita: 2022-12-18 17:05:18

Fermiĝis sabate la altnivela segmento de la dua parto de la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco (KPKBD). La fermon prezidis Huang Runqiu, prezidanto de la kunveno kaj ĉina ministro ekologia kaj media. Kaj la ĉeestantoj atendis frue fari interkonsenton kaj komenci plenumon de "framo pri monda biologia diverseco post 2020".

Huang diris, ke la lasta dutaga altnivela segmento estas tre efika kaj fruktodona. La parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la malfermo elmetis "kvar porpledojn" por progresigi protektadon de monda biologia diverseco, kiu naskis fortan inspiron kaj donis potencan politikan movforton al administrado de monda biologia diverseco.

Huang indikis, ke en la segmento oni aŭdis paroladojn de 124 subskribintoj, 2 observantaj landoj kaj 64 organizoj kaj institutoj, sume 190 reprezentantoj, kontribuis je inteligento kaj forto al ellaboro de "framo pri monda biologia diverseco post 2020" ambicia, praktikebla kaj ekvilibra, kaj diversaj partioj esprimis fortan volon frue atingi interkonsenton pri la "framo" kaj komenci plenumon de la "framo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree