Ĉinio provizos eksterlandajn firmaojn per komercoamika medio
Ĝoja Publikigita: 2022-12-18 17:03:10

Deji-Placo en Nankino, orienta ĉina provinco Jiangsu./ CFP

Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, vendrede diris, ke Ĉinio provizos eksterlandajn kompaniojn per komerca medio pli merkato-direktita, leĝbazita kaj internacia, kaj daŭre estos investocelo de negocoj el Germanio, Aŭstralio kaj la resto de la mondo.

Li faris la rimarkojn demandite pri enketoj faritaj de Germana Ĉambro de Komerco en Ĉinio kaj la Ĉina-Aŭstralia Ĉambro de Komerco respektive pri germanaj kaj aŭstraliaj negocoj en Ĉinio. Laŭ la enketaj raportoj, plej multaj enketitaj kompanioj estas optimismaj pri merkataj oportunoj kaj profitoj en Ĉinio.

Wang diris, ke Ĉinio persistas en sia baza nacia politiko de malfermo al la ekstera mondo, plenumas reciprok-utilan strategion de malfermo kaj klopode konstribuas al konstruado de malferma monda ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree