Amasaj strikoj trafas Brition dum kristnaska sezono
Lucia Publikigita: 2022-12-19 15:49:38

Britio alfrontas semajnojn da amasaj strikoj dum la kristnaska sezono de transportaj kaj poŝtaj laboristoj, flegistinoj kaj limgardistoj.

La Nacia Fervojo de Britio diris, ke pro diversaj industriaj agoj, estos reduktita trajna servo ĝis la 8a de januaro 2023, kun "evidenta interrompo atendita tra la fervoja reto".

Ankaŭ la Unio de Laboristoj de Komunikado diris, ke okazos strikoj en la 23a kaj 24a de decembro, kiuj estas la plej okupitaj tagoj por antaŭkristnaskaj liveraĵoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree