Kun la kontinua optimumigo de regadaj kaj preventaj rimedoj kontraŭ la epidemio, la restoracioj, superbazaroj kaj aliaj lokoj de Ŝanhajo revenas al sia iama vigleco.
Precipe influite de la lastatempa malvarma vetero, vaporantaj manĝaĵoj estas bonvenigataj de konsumantoj en Ŝanhajo, kaj la fluo de homoj en restoracioj de rostado kaj varma poto evidente pliiĝis.