Ĉefaj fruktoj de ekipaĵ-fabrika industrio de Ĉinio en 2022
Selena Publikigita: 2022-12-20 16:14:16

De Hualong Unu ĝis pasaĝeraviadilo C919.

De kargokosmoŝipo Tianzhou-4 ĝis homloĝata spacoŝipo Shenzhou-15.

De aviadilŝipo Fujian ĝis atakŝipo Anhui.

Estis montritaj serioj da ĉefaj fruktoj de ekipaĵ-fabrika industrio de Ĉinio en 2022.

Generatorgrupo n.6 de Fuqing-a Nuklea Centralo estis sukcese konektita al elektroreto de Hualong Unu en la 1-a de januaro 2022.

Ĉinio lanĉis la homekipitan spacoŝipon Shenzhou-14 en la 5a de junio 2022.

Ĉinaj astronaŭtoj Chen Dong, Liu Yang kaj Cai Xuzhe plenumis la spacialan mision de Shenzhou-14.

Ĉinio lanĉis Wentian, la unuan laboratorian modulon de sia kosmostacio en la 24a de julio 2022.

Ĉinio sukcese lanĉis labomodulon Mengtian en la 31a de oktobro 2022

Mengtian faris transmeton kiel planite. La modulo Mengtian, kune kun la kerna modulo Tianhe kaj la laboratoria modulo Wentian formis la bazan strukturon de la kosmostacio en T-formo.


Ĉinio sukcese lanĉis la kargokosmoŝipon Tianzhou-5, liverantan provizojn por la kosmostacio en la 12a de novembro 2022

Tiu misio plenumis rapidan aŭtomatan rendevuon kaj kupliĝon inter la ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-5 kaj la ĉina kosmostacio en proksimume du horoj, kreante mondan rekordon.

Ĉina homloĝata spacoŝipo Shenzhou-15 sukcese kupliĝis kun la kombinaĵo de la kosmostacio en la 30a de novembro 2022

La tri astronaŭtoj de la ĉina spacoŝipo Shenzhou-15 eniris la kosmostacion de Ĉinio kaj renkontiĝis kun alia astronaŭta triopo, kio estis historia renkontiĝo kaj aldonis la homforton en la enorbita kosma laboratorio ĝis ses unuafoje.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree