Ĉu la promeso de Usono al Afriko povas esti plenumita post ok jaroj?
Lucia Publikigita: 2022-12-20 18:31:02

Post 8 jaroj, Usono refoje gastigis la Uson-Afrikan Pintkunvenonn. Laŭforme, ĉi tiu pintkunveno povas esti priskribita kiel masiva. Gvidantoj de 49 afrikaj landoj kaj la Afrika Unio flugis al Vaŝingtono. La deklaro de la Blanka Domo diris, ke la ĉi-jara pintkunveno de Usono kaj Afriko substrekis la sindevontigon de Usono profundigi rilatojn kun Afriko. La registaro de Biden ankaŭ planas investi almenaŭ 55 miliardojn da usonaj dolaroj en Afriko dum la venontaj tri jaroj.

Tamen, la tritaga kunveno finiĝis en disputo. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, Usono metis Afrikon ĉe la rando de sia tutmonda strategio. En la lastaj jaroj, usona-afrikaj rilatoj iris de malbona al pli malbona. La iama usona prezidento Trump neniam vizitis Afrikon dum sia oficperiodo, kaj li priskribis afrikajn landojn en malbela lingvo, kiu estis forte kondamnita de afrikaj landoj.

Afriko estas dinamika kontinento kun rapide kreskanta loĝantaro kaj abundaj naturresursoj, ĝi transformiĝas de tradicia ekonomio al scio-bazita ekonomio kaj urĝe bezonas amasan investon por liberigi sian disvolvan potencialon. Kiel la plej evoluinta lando en la mondo, estas bona afero por Usono helpi Afrikon disvolviĝi. Sed kiel multaj analizistoj atentigis, la kialo, kial Usono turnis sian rigardon al Afriko, ne estis malkovro de konscienco, sed ĉefe el geopolitikaj konsideroj.

Por Afriko nun, kion ĝi plej bezonas estas sincera helpo de ĉefaj potencoj. Laŭ raporto de Bloomberg, Usono bonvenigas gvidantojn de afrikaj landoj kun la celo renversi la bildon de Usono ignoranta Afrikon. Se tiel estas, tiam Usono devus vere respekti Afrikon, fari pli praktikajn aferojn por Afriko, lasi la afrikan popolon senti ĝian sincerecon kaj uzi agojn por gajni la fidon de Afriko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree