Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres diris lunde, ke li ne atendas efikajn pacintertraktadojn pri la konflikto en Ukrainio "en la proksima estonteco".
Li diris, "Mi ne estas optimisma pri la ebleco de efikaj pacaj intertraktadoj en la proksima estonteco. Mi ja kredas, ke la militaj konfliktoj daŭros, kaj mi pensas, ke ni devos atendi momenton, kiam seriozaj intertraktadoj por paco estu eblaj. Mi ne vidas ilin en la tuja horizonto."
Kaj tial UN koncentras siajn klopodojn sur aliaj aspektoj, kiel la pliigita efikeco kaj vastiĝo de la Nigramara Grena Iniciato, kiu permesas eksporti ukrainajn grenojn kaj aliajn agrikulturajn produktojn el la havenoj de Nigra Maro. Tion diris Guterres en la jarfina gazetara konferenco en la ĉefstabejo de UN en Novjorko.
Guterres avertis kontraŭ plia eskalado de la konflikto en Ukrainio. Li esperis, ke io pozitiva okazos en 2023.