Wang Yi renkontiĝis kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj
Lucia Publikigita: 2022-12-20 12:03:34

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde renkontiĝis kun sia franca paralelulo Catherine Colonna per videoligo.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio eltenis la provon de ŝanĝoj kaj kaoso, konservis ĝeneralan stabilecon kaj montris pozitivan movon de disvolviĝo.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio volas havi pli proksimajn altnivelajn interŝanĝojn kun Francio, profundigi pragmatan kunlaboron en ekonomio, komerco, agrikulturo kaj aviado kaj antaŭenigi pli grandan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Francio en la nova jaro.

Colonna diris, ke Francio pretas labori kun Ĉinio por prepari altnivelajn interŝanĝojn en la sekva etapo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree