Xi sendis gratulleteron al 5a Araba Arta Festivalo
Lucia Publikigita: 2022-12-20 12:22:53

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulleteron al la 5-a Araba Arta Festivalo, kiu malfermiĝis en Jingdezhen, urbo de la ĉina orienta provinco Jiangxi.

En la letero, Xi laŭdis la longdaŭran kaj ĉiam pli fortiĝantan amikecon inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj. Xi diris, de la lanĉo de la antikva Silka Vojo ĝis la komuna traktado de la Iniciato Zono kaj Vojo, Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj laboras man-en-mane, donante fruktodonajn rezultojn en popola interŝanĝo kaj kunlaboro.

Xi esperis, ke la du flankoj povas preni la 5an Araban Artan Festivalon kiel okazon por efektivigi la rezultojn de la unua Ĉina-Araba Pintkunveno.

La 5a Araba Arta Festivalo, kiu malfermiĝis lunde, estas kune organizita de la Ministerio de Kulturo kaj Turismo kaj Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, la provinca registaro de Jiangxi kaj la Ĝenerala Sekretariejo de la Araba Ligo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree